CORRECT LYRICS

Lyrics : Dum vespero aŭ mateno (לא ביום ולא בלילה)

Dum vespero aŭ mateno
Mi eliros al promeno
Sub la mont', en val' arbara
Staras akaci' multjara

Sorĉaŭguras ĝi pri l' sorto
Pri l' estonta viv' aŭ morto
Mi divenos laŭ florbranĉo
Kia estos la fianĉo?

Li el kia venos lando?
El Poluj' aŭ Litva rando?
Ĉu en ĉar' kun multa bono
Aŭ kun sak' kaj vag-bastono?

Kia estos dot-trezoro?
Perloj, ĉu koral' en oro?
Blonda li aŭ brun-vizaĝa?
Estos vidvo aŭ junaĝa?
Se li grizharulo estas
Mi pri l' geedziĝ' kontestas
Petos patron: — Min mortigu
Nur al li ne edzinigu
Ĉar ne volas mi oldulon
Sed junulon, nur junulon