CORRECT LYRICS

Lyrics : Milito

Pro la sukceso de l' detaloj
Pri eĉ plej etaj la bataloj
Povus ni ja dedukti mem
Pri la bravula militem'

Milit', en ver'
Jen ŝvit-afer'
Ho kia viv'
Sed ĉe la fino
Bela destin'
Nia pluviv'

Kian tremegon al ni donas
En kinej' kiam laŭtkanonas
Estis malsame ja sen dub'
Meze de la batal-inkub'

Milit', en ver'
Jen ŝvit-afer'
Ho kia viv'
Sed ĉe la fino
Bela destin'
Nia pluviv'
"Iru, infanoj de l' patrio"
Laŭtas ja nia kantokrio
Sed diras vi: "Jam iru nun!"
Kaj ĝi nin ĝenas kiel pun'

Milit', en ver'
Jen ŝvit-afer'
Ho kia viv'
Sed ĉe la fino
Bela destin'
Nia pluviv'

Ŝatas ni la militparadojn
Ili stimulas korbatadojn
Sed tuj malsamas la rakont'
Kiam proksimas ni de front'

Milit', en ver'
Jen ŝvit-afer'
Ho kia viv'
Sed ĉe la fino
Bela destin'
Nia pluviv'
La uniformojn kaj la botojn
La tunikojn kaj la kapotojn
Surmetas ni kun mod-aprec'
Kun plezureg' dum civilec'

Milit', en ver'
Jen ŝvit-afer'
Ho kia viv'
Sed ĉe la fino
Bela destin'
Nia pluviv'

Pro la sukceso de l' detaloj
Pri eĉ plej etaj la bataloj
Povus ni ja dedukti mem
Pri la bravula militem'

Milit', en ver'
Jen ŝvit-afer'
Ho kia viv'
Sed ĉe la fino
Bela destin'
Nia pluviv'
Bela destin'
Nia pluviv'