CORRECT LYRICS

Lyrics : La marista amo

Vivas en miniatur'
En mallonga, eta am'
Sama ĝoj', sama terur'
Kiel en am' por ĉiam

Jen la sort' de la maristo
Kaj de lia karulin'
Koketado, tuja kis'
Sekvas la korp' – paradiz'

Eta ĝoj' kaj eta ĝen'
La forir' kaj la reven'
Eta am': vivas en ĝi
Granda amo kaj pasi'

Ridoj kaj kiso-amas'
Sur la mamoj, sur la naz'
Sur harar' kaj sur la buŝ'
Varme sent**a kortuŝ'
Dum la tag' oftas amor'
Plilongiĝas ĉiu hor'
Dum la tag' vagas la sent'
Kontent', malkontent', kontent'

Ĉirkaŭ lito la odor'
De la gudro kaj de amor'
Tamen en ĝoja anim'
Regas jam ankaŭ la tim'

Ni ne perdu tempon nun
Tamen ni, eĉ dum amor'
Pensas daŭre pri aŭror'
Kia ĝen' kaj misfortun'

Jen la sort' de la maristo
Kaj de lia karulin'
Dum pasio frapos la tristo
Velkos la amo-kulmin'

Misefikas tiu hast'
Ĉar la tempo fluas for
Farĉi ĝin per vanta malĉast'
Ne funkcias. Sed laŭ kor'

Sama ĝoj', sama terur'
Kiel en am' por ĉiam
Vivas en miniatur'
En eta, mallonga am'

Tranĉas sento de amar'
Ke por marist' sur la mar'
La dolor' estas la sam'
Por eta kaj granda am'