CORRECT LYRICS

Lyrics : La lamanta reĝo

Jen reĝo hispana aŭ franca
Suferis pro pieda kal'
Ĉe liva piedo balanca
Lamis li, kompatu vi al

Do la korteganoj, gent' ekstra
Imitis lin kun diligent'
Ĉu de l' liva, ĉu de la dekstra
Ĉiu lernis lami sen pent'

Montriĝis tuj la avantaĝo
Utilo de ĉi tiu mod'
Por ĉiuj sur ĉiu etaĝo
Ĉiu lamis pro akomod'

Sed iam senjor' el provinco
Forgesis devon de la kort'
Kaj iris ĵus antaŭ la Princo
Stare rekta sen paŝotord'
Fi! ĉiu mokeme ekridis
Krom reĝo, kiu kun envi'
Murmuris: "Senjor', kiel diri?
Kredas mi, ke ne lamas vi"

"Ho! Moŝto, eraron vi diras
Min kovras kaloj ĝis tali'
Pli rekte ol iuj mi iras
Ĉar je kruroj du lamas mi"

"Ho! Moŝto, eraron vi diras
Min kovras kaloj ĝis tali'
Pli rekte ol iuj mi iras
Ĉar je kruroj du lamas mi"