CORRECTAR LA LETRA

Letra : Mi brilu plu (aranĝo Tri Yann)

Ĉio lantas ĉu vivon regas ni
Aspiroj vantas trivita melodi', sen elir'
Ĉu tiel eblas vivi nur en iluzi'?
Jen nova dio, jen nova stulta krim'
En la kuliso, en la pantomim'
Aŭdu min
Ĉu iu povas vivi en ĉi tragedi'?

Mi brilu plu
Mi brilu plu
Dum mia koro ploras
Kaj ŝminko jam malgloras
Mia mien' plu ridas

La estonteco ne estas en program'
Jen korĉagreno, jen malsukcesa am', sen elir'
Ĉu iu povas diri kial vivas ni?
Mi iĝas certa
Akomodiĝas jam
Mi iĝas sperta, kaj elkotiĝas jam
Ekstere nun tagiĝas
Sed mi en la mallum' sopiras al liber'
Mi brilu plu
Mi brilu plu
Dum mia koro ploras
Kaj ŝminko jam malgloras
Mia mien' plu ridas

Anim' pentrita laŭ flugil' de papilio
La fabelo kreskas plu, sed restos la defi'
Flugas mi, amik'

Mi brilu plu
Mi brilu plu
Persiste kun grimac'
Kaj sen kapitulac'
Ho! Brilu plu

Impone nun
Demone nun
Sindone jes, mi penas iri plu
Brilu plu
Mi brilu plu