AJOUTER PAROLES
Top 100
Sorties d'albums
artistes
Communauté
Espagnol
Portuguais
Anglais
Correction Paroles
Ni hisu la velojn
par
Universe
Retour
Paroles
Subiris jam la luma sun' La ŝipo laca dormas nun En la haveno post vojaĝ' Ripozas nun la ekipaĵ' Maristoj tra la stratoj vagas Dum aliaj brandon pagas Kaj post plezura aventur' Jen ŝipen ili kantas nur Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent' Finfine ni foriru en ĝusta moment' Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor' La ŝip' estas preta, ni iru nun for Post longa nokt' en luna lum' Kaj tro facila amindum' La viroj nun kun iluzi' Dormante pensas nur pri ŝi Sed frumaten' retrovas sin Forgesita jam la karulin' Ĝojigas nur la vent' de l' mar' Ekkantas jam la maristar' Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent' Finfine ni foriru en ĝusta moment' Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor' La ŝip' estas preta, ni iru nun for Sur ŝaŭma akvo velas ĝi Kun vasta maro antaŭ si Fidinda por la maristar' Ĝi estas hejmo sen kompar' Neniu loko sur la ter' Plibonas kontraŭ la mizer' Mildiĝas bone akra sent' Forigas ĝin la mara vent' Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent' Finfine ni foriru en ĝusta moment' Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor' La ŝip' estas preta, ni iru nun for Ni hisu la velojn, ĉar blovas la vent' Finfine ni foriru en ĝusta moment' Ni kuraĝas forveli, esper' en la kor' La ŝip' estas preta, ni iru nun for
clip
Ton pseudo sera publié. Laisses les champs vide pour rester anonyme.
Soumettre
Modal title
×
Ajouter un média
Video URL?
(YouTube, Vimeo, Instagram, DailyMotion, Soundcloud)
×
Se souvenir de moi
Mot passe oublié
Connectes-toi
M'inscrire