AJOUTER PAROLES
Top 100
Sorties d'albums
artistes
Communauté
Espagnol
Portuguais
Anglais
Correction Paroles
La marista amo
par
Georges Brassens
Retour
Paroles
Vivas en miniatur' En mallonga, eta am' Sama ĝoj', sama terur' Kiel en am' por ĉiam Jen la sort' de la maristo Kaj de lia karulin' Koketado, tuja kis' Sekvas la korp' – paradiz' Eta ĝoj' kaj eta ĝen' La forir' kaj la reven' Eta am': vivas en ĝi Granda amo kaj pasi' Ridoj kaj kiso-amas' Sur la mamoj, sur la naz' Sur harar' kaj sur la buŝ' Varme sent**a kortuŝ' Dum la tag' oftas amor' Plilongiĝas ĉiu hor' Dum la tag' vagas la sent' Kontent', malkontent', kontent' Ĉirkaŭ lito la odor' De la gudro kaj de amor' Tamen en ĝoja anim' Regas jam ankaŭ la tim' Ni ne perdu tempon nun Tamen ni, eĉ dum amor' Pensas daŭre pri aŭror' Kia ĝen' kaj misfortun' Jen la sort' de la maristo Kaj de lia karulin' Dum pasio frapos la tristo Velkos la amo-kulmin' Misefikas tiu hast' Ĉar la tempo fluas for Farĉi ĝin per vanta malĉast' Ne funkcias. Sed laŭ kor' Sama ĝoj', sama terur' Kiel en am' por ĉiam Vivas en miniatur' En eta, mallonga am' Tranĉas sento de amar' Ke por marist' sur la mar' La dolor' estas la sam' Por eta kaj granda am'
clip
Ton pseudo sera publié. Laisses les champs vide pour rester anonyme.
Soumettre
Modal title
×
Ajouter un média
Video URL?
(YouTube, Vimeo, Instagram, DailyMotion, Soundcloud)
×
Se souvenir de moi
Mot passe oublié
Connectes-toi
M'inscrire