AJOUTER PAROLES
Top 100
Sorties d'albums
artistes
Communauté
Espagnol
Portuguais
Anglais
Correction Paroles
La geamantoj sur la verda benk’ (2011)
par
Georges Brassens
Retour
Paroles
Multaj homoj kredas, ke la verdaj benkoj de bulvarda trotuar' Servas por ripoza ĉarm' aŭ simple por ornam' Sed ne estas tiel, ĉar ilia ĉef-bonfar' estas al juna par' Doni lokon por la varmo de komenca am' Al geamantoj, kiuj sur la verda benk' Verda benk', verda benk' Ne zorgante pri l' silenta plend' de preterpasantoj Unu alian kisas sur la verda benk' Verda benk', verda benk' Kun zumado pri sia pasi' Jen iras mia simpati' Pri l' tapeto sur la mur', kaj varmo de sekur' estonte en trankvil' Ili kunbabilas jam dum manon tеnas man' Ili revas pri vesper' еn plaĉa atmosfer', kaj laŭ plej nova stil' Ili jam elektas nomon por naskota fil' Al geamantoj, kiuj sur la verda benk' Verda benk', verda benk' Ne zorgante pri l' silenta plend' de preterpasantoj Unu alian kisas sur la verda benk' Verda benk', verda benk' Kun zumado pri sia pasi' Jen iras mia simpati' Kiam pia famili' ekvidas kun envi' tiajn friponojn du Ĝi al ili ĵetas nur parolojn kun venen' Tamen tiu bigotar': fil', filin', kaj la par', Spirito, kaj tiel plu Ŝatus foje en sekur' frandadi tion mem Al geamantoj, kiuj sur la verda benk' Verda benk', verda benk' Ne zorgante pri l' silenta plend' de preterpasantoj Unu alian kisas sur la verda benk' Verda benk', verda benk' Kun zumado pri sia pasi' Jen iras mia simpati' La monatoj pasos for, do repaciĝos kor', kaj rev' de l' juna venk' Dum ĉielon ekvualos pezaj nuboj jam Ili tiam vidos, ke hazarde sur ale' sur tia fama benk' Ili vivis la plej bonan parton de la am' Al geamantoj, kiuj sur la verda benk' Verda benk', verda benk' Ne zorgante pri l' silenta plend' de preterpasantoj Unu alian kisas sur la verda benk' Verda benk', verda benk' Kun zumado pri sia pasi' Jen iras mia simpati'
clip
Ton pseudo sera publié. Laisses les champs vide pour rester anonyme.
Soumettre
Modal title
×
Ajouter un média
Video URL?
(YouTube, Vimeo, Instagram, DailyMotion, Soundcloud)
×
Se souvenir de moi
Mot passe oublié
Connectes-toi
M'inscrire