SUBMIT LYRICS
Top 100
Album releases
artists
Community
French
Spanish
Portuguese
Correction Lyrics
Oĉjo Leon’
by
Georges Brassens
Back
Lyrics
Antaŭ jardek' vi iris ek, Oĉjo Leon' For de ni, ve! al ĉiel' de l' akordion' Vi flugis for al ĉi lok' por kontroli, ĉu L' bal de Pariz en Paradiz' reĝadas plu En ĉi azil' kun muzikil' – kia regal'! – Vi ludas plu ĉe l' rendevu' de mortobal' Sen ironi' ni preĝas pri via pardon' Pro la skandal' de malŝat' al l' akordion' Malprave, ke en maŭzole' aŭ Panteon' Ne estas cel' honoro de l' akordion' Vi kuŝas, frat', sub grunda mat' sen mort-emblem' Sen liturgi', apologi', kaj rekviem' Sed l' amikar' ĉe l' mortoĉar' ŝercadis por Per fantazi' mokadi pri prema dolor' Kaj veras, ke por artist' de l' akordion' En nia skol' pli varmas, ol en Panteon' De kiam, frat', vin logis fat' al transa mond' Fluadis sub pontoj sen dub' ondo post ond' La buboj el nia parcel', nia kvartal' Disiĝis for, ĝin lasis por alia stal' Sed sen perfid', kaj sen likvid' de l' juna temp' Plu restas mot': la miozot', nia printemp' Kaj larmas ni pro nostalgi', Oĉjo Leon' Se kun lancin' aŭdigas sin akordion' Ĉu ĝuas vi en kompani' de l' anĝelar'? Ĉu ties trup' staras sur ŝtup' de solidar'? Ĉu ruĝa vin' gajigas vin kiel sur ter' Dum sen problem' Di' zorgas mem pri la ceter'? Se lasas vin eksbelulin' kisadi ŝin Vi certe ne bedaŭras, ke venis la fin' Kaj se al Di' en ĉi medi' l' akordion' Sonas kun ŝat', kia beat' por vi, Leon'
music video
Your name will be published. Leave fields blanks to remain anonymous.
Submit
Modal title
×
Insert media
Video URL?
(YouTube, Vimeo, Instagram, DailyMotion, Soundcloud)
×
Remember me
Lost password
Sign in
Register