SUBMIT LYRICS
Top 100
Album releases
artists
Community
French
Spanish
Portuguese
Correction Lyrics
Maljunulo kaj infano
by
Francesco Guccini
Back
Lyrics
Jen iris du homoj, maljuna kaj juna Promene renkonte al horo vespera Pulvora kurteno ruĝigis la fonon Dum brilis la suno per lumo malvera La vasta ebeno senfine ebenis Ĝis homa okulo sukcesis alveni Malestis hom-spuroj, la tutan ĉirkaŭon Nur sombraj konturoj de turoj el fumo La du plupromenis, la tago forsvenis Kaj la maljunulo plorante parolis Kun fora animo, malsekaj okuloj Postvagis memorojn pri tagoj pasintaj Maljunuloj suferas ruinojn pro aĝo Ne povas distingi realon de revoj Maljunuloj ne scias, en sia memoro Distingi en revoj malveron de vero Kaj li diris plue, pri tiu ebeno "Imagu ĉi tion kovrata per greno Imagu la fruktojn, imagu la florojn Kaj ĝuu la voĉojn, la buntajn kolorojn Ĉi tie ĝis vido en foro sin perdis Kreskadis la arboj kaj ĉio bril-verdis Kaj falis la pluvo kaj markis la sunoj La ritmon por homoj kaj por la sezonoj" Ekhaltis la knabo kun stranga mieno Ĉar antaŭ li estis tutnova mirsceno Kaj la maljunulon li petis rev-voĉe "Mi ŝatas fabelojn, nun pliajn rakontu"
music video
Your name will be published. Leave fields blanks to remain anonymous.
Submit
Modal title
×
Insert media
Video URL?
(YouTube, Vimeo, Instagram, DailyMotion, Soundcloud)
×
Remember me
Lost password
Sign in
Register