SUBMIT LYRICS
Top 100
Album releases
artists
Community
French
Spanish
Portuguese
Correction Lyrics
Anorako
by
Francesco Guccini
Back
Lyrics
Dimanĉo tia, tiam en septembro Verŝajne ĝi ne pezus tiel ĉi Somero mortis laŭ alia tembro Ĝis antaŭ dudek jaroj pli-malpli Kun senkonscio en la pubosubo Revolucio kaŭris sub la saĝo Vi plene pagas kaj laŭ inflacio Pro via tiu ĉi matura aĝo Sed dume vi ŝanĝiĝis tre malmulte Eĉ se nun estas en ekspozici' La io, kion mi alstrebis stulte Kaj stulte filozofiumis pri Ĉe vi de tiam ne ŝanĝiĝis multo Kaj se vi nun komprenas pri orgasmo Duone klaras mia jun-tumulto Vi nun centjaras kaj sen entuziasmo Mi portis tiam simplan anorakon Pro malriĉeco kaj ne pro prefero Ĝi ne simbolis klas-konscian jakon Por mi ne еstis tiu la afero Mi portis senmakulan konsciencon Kaj ĝin mortigi еstis via celo Vi uzis vian tutan paciencon Per fotoj familiaj kaj mantelo Jes ja, ŝanĝiĝis mi de tiu dato La anorako, kiun konis vi Ankoraŭ nun ĝin portas mia frato Vi portus ĝin sed jam ne rajtas vi Ne eblas ŝanĝi flankon pro kapricoj Nur poste kaj pro ia mondo-spito Vi nun promenas kun liberaj cicoj Mi faris tion tiam sen medito Ni estis kune en Sankta Luĉia Sub la Servist-arkado dum Kristnasko Mi pensis ke Bolonjo estas mia Dum dancis ni kun karnavala masko Ni ambaŭ lasis iun eks-amikon Sen dramoj, sen kialoj, sen ŝancelo Pro pulovero sentis mi ĝen-pikon Min ĝenis tiu aĵo, la mantelo Miaj fingroj sentis jam ribel-impeton Sed mono tute mankis en la poŝo Por mi vi pagis la kinej-bileton Neniam iris vi kun ul' sen groŝo Mi ne komprenas kial vi min amis Malsamis mi je ĉiu via kliŝo Sed inter multaj, kiujn vi enflamis Inklinis vi al ĉi bedaŭra fiŝo Unuafojaj floroj ne plu estis En tiu jaro, en la sesdekoka Finfine la ribelon mi ekfestis Aŭ simple fuĝis el medi' sufoka Ankoraŭ vi atendis ilin, tamen Mi jam diskriis ke ĵus "mortis dio" Kaj mortis la sistemo, punkto, amen Kaj revis pri Dilan' kaj kompanio Kaj Ĝani ĵus revena de Londono Detale li prelegis pri LSD Lekciis al ni ĉiuj pri la fono De geedziĝo laŭ hipia modo Ni kiuj ja neniam faris tion Ni kiuj ja neniam tion faros Ni spektis ĉi-kreskantan utopion Kaj vidis ke problemoj ade aros Kaj eble nin konsolis nur amoro Amoro kun iomo da perturbo En lito luprenebla nur dum horo Sur kiu kuŝis vice tuta urbo Amoro laŭ la stilo "je la diablo" Ĉu vidi aŭ ne vidi vian nudon En tre malvarma ĉambra malagrablo Dependis de klimato, ne de prudo Nun kiam ni ja povus tion fari Nun kiam la problemoj estas for Ni ree ŝatus por amoro stari Malantaŭ muro en malfrua hor' Nun kiam spertas ni pri preskaŭ ĉio Ni stare umus ree laŭ la kliŝo Kaj pro la damne granda nostalgio Ni riskus malpurigi vian tapiŝon Parolu ni pro emo al parolo Ni ridu por ne plori, ĉar en fin' Pensante pri tiama nia bolo Mi gapas nun kompate vin kaj min Mi tamen nun imagas ke kvazaŭe Ni ree estas tiam en la fablo Por esti dek kvin jarojn malantaŭe Kaj havi ĉion nur pro la probablo Je dudek jaroj ĉio estas ebla Je dudek jaroj ĉio estas, eble Je dudek jaroj kiom da imagoj La kapo plenas nur je stultaj blagoj Aŭ eble tiam estis ni ni memaj Kaj la juneco estas iluzio Post diskoj kaj debatoj plur-problemaj Diru la veron, nu, ĉu restas io? Nun en septembro ĉi dimanĉa tago Ĝi malrapide venas al la fino Kun la kutima tre sencela vago Dum zorgas mi pri aĵoj laŭ rutino Kaj same pensas eble la amikoj Eksuloj, rezignintoj, forgesintoj Ludantaj per pasinto-mistifikoj Dum pensas ili pri malaperintoj Kun mia anorako laŭ kutimo Ankoraŭ ne sendita al arĥivo Mi faras mian eblon sed en limo Kaj morgaŭ zorgos, eble, pri la vivo Plukantos mi al vi ĉi tiun kanton Kant**an same jam ali-okaze Ignoru ĝin, vi jam ignoris kvanton Kaj temas pri la lastaj ĉiu-kaze
music video
Your name will be published. Leave fields blanks to remain anonymous.
Submit
Modal title
×
Insert media
Video URL?
(YouTube, Vimeo, Instagram, DailyMotion, Soundcloud)
×
Remember me
Lost password
Sign in
Register